archive

2009 : 2008 : 2007 : 2006 : 2005 : 2004 : 2003 : 2002 : 2001 : 2000 : 1999 : 1998 : 1997 : 1996 : 1995 : 1994


programthematic project series
concept

concept : artists
Plansprachen im Film, Videocollage von / by Iris Ströbel, 2008
Ein Kommentar von / a commentary by
Andreas Künzli




Planlingvoj, Esperanto kaj la Filmo

Oni diras, ke pluraj famaj filmproduktistoj kiel Laemmle kaj Ĉaplino rekonis kaj agnoskis la valoron de Esperanto por la parola filmo antaǔ ĉio pro la klareco de tiu lingvo. Tamen ekzistis kompare nur malmultaj provoj enkonduki Esperanton kiel lingvon en la filmon. Tiel Esperanto kaj aliaj planlingvoj bedaǔrinde ne sukcesis establiĝi en kinematografio sur pli alta nivelo.

En la jaro 1929 Paramount produktis tute mallongan filmon en Esperanto, kiu estis prezentita en nordamerika Esperanto-kongreso. Unu jaron poste povis esti montrita de la sama firmao en la 22a Universala Kongreso de Esperanto en Oksfordo alia filmo en Esperanto. En 1933, lige kun la internacia skolta ĵamboreo en Hungario, estis produktita sonfilmo, kiu entenis ankaǔ scenon en Esperanto.

La unua kompleta sonfilmo en Esperanto estis Morgaǔ ni Komencos la Vivon. Temis pri germana originalo, al kiu oni aldonis la esperantan parolversion. Kiel respondeculo por tiu produktaĵo funkciis Jan Fethke (1903-1980), kiu sub la pseǔdonimo Jean Forge kiel german-pola filmregˆisoro bele kontribuis al la Esperanto-kulturo. Lia verko estis prezentita en la 26a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo en 1934.

En la filmo La Granda Diktatoro (unua prezento de la originalo en 1940 en Novjorko), en kiu Charles Chaplin (Ĉaplino) paroladas kiel Hynkel en imagita lingvo, aperas en la juda getto surskriboj kiel lipharoj, razejo (por frizisto), kafejo (trinkejo/restoracio), vestaĵoj malnovaj (vendejo de vestaĵoj au taĵo aǔ brokantaĵo), cigaroj (kiosko), ĉambroj (hotelo), terpumoj (anstataǔ terpomoj, nutraĵoj). Esperantistaj lingvopuristoj kritikis tiujn ĉi formojn kiel kripligon de Esperanto. La parolado de la frizisto kiel Hynkel fine de la filmo tute ne malsimilas al la pensado de L.L. Zamenhof, kreinto de Esperanto. 

Post la Dua Mondmilito estis produktita aro da aliaj filmoj en Esperanto. Liston de tiaj filmoj oni trovas en interreto (Vikipedio) sub la titolo Esperanto-filmo. Plej aktuale estas menciinda la filmigo de la krimromano Gerda malaperis de la sviso Claude Piron (1931-2008).

---
Andreas Künzli
Aktivulo de la Esperanto-movado, libere profesias en informadiko kaj interlingvistiko
www.osteuropa.ch, www.plansprachen.ch

Plansprachen, Esperanto und der Film

Mehrere berühmte Filmemacher wie Laemmle und Chaplin sollen den Wert des Esperantos für den Sprachfilm vor allem wegen der Klarheit dieser Sprache erkannt und anerkannt haben. Dennoch gab es verhältnismässig nur wenige Versuche, Esperanto als Sprache des Films einzusetzen. So war es Esperanto und anderen Plansprachen leider nicht vergönnt, in der Kinematografie auf höherem Niveau Fuss zu fassen.

Im Jahr 1929 produzierte Paramount einen ganz kurzen Film in Esperanto, der an einem nordamerikanischen Esperanto-Kongress vorgestellt wurde. Ein Jahr später konnte von der gleichen Firma am 22. Esperanto-Weltkongress in Oxford ein weiterer Film in Esperanto gezeigt werden. 1933 wurde im Zusammenhang mit dem internationalen Pfadfinder-Jamboree in Ungarn ein Tonfilm produziert, der auch eine Szene auf  Esperanto beinhaltete. 

Der erste vollständige Tonfilm in Esperanto war Morgaǔ ni Komencos la Vivon (Morgen beginnt das Leben). Es handelte sich um ein deutsches Original, dem man die Esperanto-Sprechvariante hinzufügte. Als Verantwortlicher dieser Produktion zeichnete Jan Fethke (1903-1980), der unter dem Pseudonym Jean Forge als deutsch-polnischer Filmregisseur, Drehbuchautor und Esperanto-Schriftsteller einen schönen  Beitrag zur Esperanto-Kultur leistete. Gezeigt wurde sein Werk am 26. Esperanto-Weltkongress in Stockholm des Jahres 1934.

Beim Streifen Der grosse Diktator (Uraufführung 1940 in New York), auf Esperanto La Granda Diktatoro, in dem Charles Chaplin alias Hynkel seine Reden in einer imaginären Sprache hält, erscheinen im Judenghetto Aufschriften wie lipharoj, razejo (Friseur), kafejo (Cafe), vestaĵoj malnovaj (Kleidergeschäft), cigaroj (Tabakladen/Kiosk), ĉambroj (Zimmer/Hotel), terpumoj (statt terpomoj, Lebensmittel). Esperanto-Sprachpuristen kritisierten diese Formen als Verballhornung des Esperantos. Die Rede des Friseurs alias Hynkel am Ende des Films ist dem Gedankengut L.L. Zamenhofs, dem Erfinder des Esperanto, durchaus nicht unähnlich.

Nach dem Zweiten Weltkrieg wurde eine Reihe weiterer Filme in Esperanto produziert. Eine Liste von solchen Filme findet man im Internet (Wikipedia) unter dem Eintrag Esperanto-filmo. In jüngster Zeit ist die Verfilmung des Kriminalromans Gerda malaperis (Das Verschwinden der Gerda) des Schweizers Claude Piron (1931-2008) zu erwähnen.

---
Andreas Künzli
Aktivist der Esperanto-Bewegung, freiberuflicher Informatiker
www.osteuropa.ch, www.plansprachen.ch